Tuesday, January 19, 2010

Flava Submarŝipo

Ĉu vi ŝatas The Beatles? Ĉu vi eĉ konas pri The Beatles? Kompreneble, la respondoj de ambaŭ demandoj devus esti "Jes!" Ili estis, kompreneble, brita rokmuzika grupo dum la mezo de la lasta jarcento -- Kaj eble la plej konata, ŝatata, kaj fama muzikgrupo en nia historio kaj la mondo. Eĉ kvar jardekoj post ilia lasta koncerto kiel grupo, ili ankoraŭ havas gradegan grupon de ŝatantoj. Kaj multaj pli personoj fariĝas ŝatantojn ĉiutage.

Do, mi decidis traduki unu el iliaj kantoj, Yellow Submarine. Mi titolis mian version "Flava Submarŝipo." Sube, oni povas vidi la unuan kaj duan versojn, kaj ankaŭ la ĥoron.

En urbet' kie naskis min,
Loĝis viro kiu al mar' velis,
Kaj diris nin de la viv'
En la lando de submarŝip'.

Do ni velis al la sun'
Ĝis ni trovis maron de verd'
Kaj ni vivis sub ondar'
En nia flava submarŝip'.

(Ĥoro)
Ni vivas en la flava submarŝip'
la flava submarŝip', la flava submarŝip'.
Ni vivas en la flava submarŝip'
la flava submarŝip', la flava submarŝip'.

Monday, August 17, 2009

Post Longa Foresto...

Saluton! Post longa foresto, mi revenas por skribi en ĉi tiu blogo. Mian komputeron ili reparis kaj redonis al ni je la unua tago de aŭgusto! Evidente, nur polvo estis la problemo - haha! Do, ili purigis ĝin kaj nun ĝi funkcias perfekte. Ni esperas senplovigi ĝin je la unua tago de ĉiuj monatoj por preventi ripeton.

Mia Unklo, Patrick, kaj mia kuzo, Josh, vizitas ekde vendredo. Josh loĝas en Nov Jorko kaj antaŭ nelonge diplomiĝis el NYU por esti ĵurnalisto. Patrick loĝas en antaŭurbo de Seattle, Vaŝingtonio - li ankaŭ estas ĵurnalisto kaj verkisto. Josh revenos hejmen hodiaŭ kaj Patrick foriroj merkrede.

Mi ankaŭ spektis sebate teatraĵon, Cabaret, de malgranda grupo, la Royalton Players. Mi venis pro mia amiko, George, kiu apartenis de la grupo, sed ja ĝuis la kantanton kaj aktoranton.

Wednesday, July 29, 2009

La Kvindeka Enskrbigo

NB: Ĉi-vespere mi sendos mian komputeron al "riparejo," por ĝi dum kelkaj monatoj, ne funkciis perfekte. Do, mi ne povos verki ĉi tie kaj mi ne scias kiom da tempon la reparistoj bezonos. Mi esperas ke ili rapidos, ĉar mi amas mian komputeron. :-)

Je 2010, dum la somero, mi vojaĝos al la bela, mirinda lando de Rumanio. Mi iros kun mia fratino kaj mia amikino, Georgiana, kiu estas rumana. George iras pro viziti kelkaj familianoj kiun si ne vidis dum multaj jaroj. Ŝi alvenis al Usono kiam si havis nur ses jarojn kaj neniam revenis. Nun ŝi estas 17-jaraĝa kaj volas komaradojn dum la vojaĝo. Ni vizitos dum du aŭ tri monatoj en ŝia vilaĝo, Făgăraş. Ni volas esplori la montojn kaj naĝi en la Nigra Maro. Eble ni ankaŭ vizitos Turkio kaj Germanio kie ŝi ankaŭ havas parencojn. Estos mia unua vojaĝo al Eŭropo (aŭ ie ekstera mia hejmlando) kaj esperas reveni je la somero de 2011 kun mia amiko, Tim.

Ĝis iam...

Sunday, July 26, 2009

Vikipedio: En Angla aŭ Esperanto?

Je februaro mi ekridaktis artikolojn en la angla versio de Vikipedio. Dum la sekvaj monatoj miaj redaktaĵoj kaj entuziasmo plimultiĝis. Nun mi havas pli ol cent redaktaĵojn -- eta en Vikipedio sed granda kun mi. Mi kredas ke mi estas "VikiGnomo" ĉar mi faras mulatjn, etajn redaktaĵon. Preskaŭ ĉiutage mi redaktas artikolon kaj ĝuas la laboreton. Iom post iom, mi plibonigos la enciklopedion kaj eble eĉ la homscion. Eble...estonte, sed hodiaŭ: nur amuzo!

Sed, kial mi uzas la anglan Vikipedion? Mi lernadas Esperanton, do mi devas uzi ĝin, ĉu ne? Sed mi ankoraŭ estas komencanto kaj Vikipedio en Esperanto estas malbona. Pli homoj uzas kaj redaktas la anglan... Eble iutage mi redaktos la Esperantan Vikipedion, sed ne ĉi-monate.

Tuesday, July 21, 2009

Pri Festotagoj, Libroj, kaj Unklinoj

Hodiaŭ mi lernis ke ĉi-jare, je Decembro 15, la Esperantujo celebros la cent kvindekan naskiĝtagon de L.L. Zamenhof. Mi ne povos kunveni kun aliaj Esperantistoj, sed iel celebros ĝin. Eble mi aĉetos plian libron verkitan en Esperanto. Jen la elektaĵoj:

La Hobito -- Mi ĉiam volis legi ĝin, kvankam mi aŭdas ke la Esperanto verzio estas iom malfacila.
La Bona Lingvo -- Mi jam admiras Claude PIRON kaj ĉi tiu libro ŝajnas esti unu liaj plej gravaj libroj.
Vivo de Zamenhof -- Konvena, ĉu ne?
Trezurinsulo -- Ĝi amuzis min kiam mi estis infano, kaj mi ŝatus posedi kaj relegi ĝin. Kial ne relegas ĝin en Esperanto?

Mi esperas plibonigi mian Esperanton dum la sekvaj monatoj por legi unu el ĉi tiuj, pli malfacilajn, librojn. Do, antaŭ tiam, mi legos (aŭ finlegos) "La Mirinda Sorĉisto de Oz" de L. Frank BAUM, "La Verda Koro" de Julio BAGHY, kaj eble "La Granda Aventuro" de Ferenc SZILÁGYI.

Nu, ĝis morgaŭ! Mi vizitos mian unklinon kaj skirbos pri tiu vizito.

Monday, July 20, 2009

La Vojaĝo al la Kampadejo

Mi revenas! Kie mi estis? Nu, mi foriris por kampi kun Hannah, mia patrino, kaj miaj amikoj, George kaj Tim. Vendrede ni veturis al "Lago Espero," (Lake Hope) ŝtata parko en suda Ohio. La vojaĝo estis longtempa, sed la parko estis belega. Ĝi havas multajn arbojn kaj montetojn (ĉar estas en la montetaro de la Apalaĉaj Montoj). La plej bona aĵo: ĝi estas tre izola. Ni devis veturi dum pli ol dudek mejloj por atingi la plej proksiman manĝovendejon.

Je la unua tago, vendredo, ni venis malfruete, do ni nur naĝis en la lago. La sekvan tagon, ni luprenis du kanotojn kiun ni uzis sur la lago. Tiam ni renaĝis kaj marŝadis en la arbaro. Lunde ni revenis al Klevlando.

Nu, mi nun estas laca. Bonan nokton!

Thursday, July 16, 2009

Mia Nerozo

Vi, mia kara,
ne estas rozo,
Kaj neniam estis
floro.

Ĉu arbo? Ne.
Aŭ iu ajn belega?
Nu...

Vi estas vi,
kiun mi ĉiam amos.