Tuesday, July 14, 2009

Mia Rakonto

Jen la unua alineo de mia rakonto, "La Blankega Lifto." Mi origine verkis ĝin en la angla, sed mi provis traduki ĝin al Esperanto. Ĉu mi sukcesis? Mi ne scias -- eble parte.

La malgranda lumigilo ekruĝis, la blankegaj pordoj disiĝis kaj mi paŝis en la lifton. Mi staris tie, ege suprizita pro la aĵoj antaŭ mi: ŝajne senfina homamaso kaj stranga miksaĵo el odoroj. Ĉie estis homoj, kun ĉiaj amplekso, formo kaj koloro. Ili ĉiuj surhavis la saman blankan uniformon, kiun mi ankaŭ surhavis. La lifto estis tia granda kaj homamaso estis tia densa, ke mi ne povis vidi la tri internajn murojn. La odora aspekto estis egale supriza, la kurioza mikzaĵo el la korpodoroj de centoj da homoj. Postraza ŝmiraĵo, parfumo, ŝvito, kaj odoraĉa spiro miksis kun strangaj odoroj kiujn mi ne povis identigi.

No comments:

Post a Comment