Tuesday, January 19, 2010

Flava Submarŝipo

Ĉu vi ŝatas The Beatles? Ĉu vi eĉ konas pri The Beatles? Kompreneble, la respondoj de ambaŭ demandoj devus esti "Jes!" Ili estis, kompreneble, brita rokmuzika grupo dum la mezo de la lasta jarcento -- Kaj eble la plej konata, ŝatata, kaj fama muzikgrupo en nia historio kaj la mondo. Eĉ kvar jardekoj post ilia lasta koncerto kiel grupo, ili ankoraŭ havas gradegan grupon de ŝatantoj. Kaj multaj pli personoj fariĝas ŝatantojn ĉiutage.

Do, mi decidis traduki unu el iliaj kantoj, Yellow Submarine. Mi titolis mian version "Flava Submarŝipo." Sube, oni povas vidi la unuan kaj duan versojn, kaj ankaŭ la ĥoron.

En urbet' kie naskis min,
Loĝis viro kiu al mar' velis,
Kaj diris nin de la viv'
En la lando de submarŝip'.

Do ni velis al la sun'
Ĝis ni trovis maron de verd'
Kaj ni vivis sub ondar'
En nia flava submarŝip'.

(Ĥoro)
Ni vivas en la flava submarŝip'
la flava submarŝip', la flava submarŝip'.
Ni vivas en la flava submarŝip'
la flava submarŝip', la flava submarŝip'.

No comments:

Post a Comment