Wednesday, July 29, 2009

La Kvindeka Enskrbigo

NB: Ĉi-vespere mi sendos mian komputeron al "riparejo," por ĝi dum kelkaj monatoj, ne funkciis perfekte. Do, mi ne povos verki ĉi tie kaj mi ne scias kiom da tempon la reparistoj bezonos. Mi esperas ke ili rapidos, ĉar mi amas mian komputeron. :-)

Je 2010, dum la somero, mi vojaĝos al la bela, mirinda lando de Rumanio. Mi iros kun mia fratino kaj mia amikino, Georgiana, kiu estas rumana. George iras pro viziti kelkaj familianoj kiun si ne vidis dum multaj jaroj. Ŝi alvenis al Usono kiam si havis nur ses jarojn kaj neniam revenis. Nun ŝi estas 17-jaraĝa kaj volas komaradojn dum la vojaĝo. Ni vizitos dum du aŭ tri monatoj en ŝia vilaĝo, Făgăraş. Ni volas esplori la montojn kaj naĝi en la Nigra Maro. Eble ni ankaŭ vizitos Turkio kaj Germanio kie ŝi ankaŭ havas parencojn. Estos mia unua vojaĝo al Eŭropo (aŭ ie ekstera mia hejmlando) kaj esperas reveni je la somero de 2011 kun mia amiko, Tim.

Ĝis iam...

No comments:

Post a Comment