Sunday, July 26, 2009

Vikipedio: En Angla aŭ Esperanto?

Je februaro mi ekridaktis artikolojn en la angla versio de Vikipedio. Dum la sekvaj monatoj miaj redaktaĵoj kaj entuziasmo plimultiĝis. Nun mi havas pli ol cent redaktaĵojn -- eta en Vikipedio sed granda kun mi. Mi kredas ke mi estas "VikiGnomo" ĉar mi faras mulatjn, etajn redaktaĵon. Preskaŭ ĉiutage mi redaktas artikolon kaj ĝuas la laboreton. Iom post iom, mi plibonigos la enciklopedion kaj eble eĉ la homscion. Eble...estonte, sed hodiaŭ: nur amuzo!

Sed, kial mi uzas la anglan Vikipedion? Mi lernadas Esperanton, do mi devas uzi ĝin, ĉu ne? Sed mi ankoraŭ estas komencanto kaj Vikipedio en Esperanto estas malbona. Pli homoj uzas kaj redaktas la anglan... Eble iutage mi redaktos la Esperantan Vikipedion, sed ne ĉi-monate.

No comments:

Post a Comment