Tuesday, July 21, 2009

Pri Festotagoj, Libroj, kaj Unklinoj

Hodiaŭ mi lernis ke ĉi-jare, je Decembro 15, la Esperantujo celebros la cent kvindekan naskiĝtagon de L.L. Zamenhof. Mi ne povos kunveni kun aliaj Esperantistoj, sed iel celebros ĝin. Eble mi aĉetos plian libron verkitan en Esperanto. Jen la elektaĵoj:

La Hobito -- Mi ĉiam volis legi ĝin, kvankam mi aŭdas ke la Esperanto verzio estas iom malfacila.
La Bona Lingvo -- Mi jam admiras Claude PIRON kaj ĉi tiu libro ŝajnas esti unu liaj plej gravaj libroj.
Vivo de Zamenhof -- Konvena, ĉu ne?
Trezurinsulo -- Ĝi amuzis min kiam mi estis infano, kaj mi ŝatus posedi kaj relegi ĝin. Kial ne relegas ĝin en Esperanto?

Mi esperas plibonigi mian Esperanton dum la sekvaj monatoj por legi unu el ĉi tiuj, pli malfacilajn, librojn. Do, antaŭ tiam, mi legos (aŭ finlegos) "La Mirinda Sorĉisto de Oz" de L. Frank BAUM, "La Verda Koro" de Julio BAGHY, kaj eble "La Granda Aventuro" de Ferenc SZILÁGYI.

Nu, ĝis morgaŭ! Mi vizitos mian unklinon kaj skirbos pri tiu vizito.

No comments:

Post a Comment