Monday, July 20, 2009

La Vojaĝo al la Kampadejo

Mi revenas! Kie mi estis? Nu, mi foriris por kampi kun Hannah, mia patrino, kaj miaj amikoj, George kaj Tim. Vendrede ni veturis al "Lago Espero," (Lake Hope) ŝtata parko en suda Ohio. La vojaĝo estis longtempa, sed la parko estis belega. Ĝi havas multajn arbojn kaj montetojn (ĉar estas en la montetaro de la Apalaĉaj Montoj). La plej bona aĵo: ĝi estas tre izola. Ni devis veturi dum pli ol dudek mejloj por atingi la plej proksiman manĝovendejon.

Je la unua tago, vendredo, ni venis malfruete, do ni nur naĝis en la lago. La sekvan tagon, ni luprenis du kanotojn kiun ni uzis sur la lago. Tiam ni renaĝis kaj marŝadis en la arbaro. Lunde ni revenis al Klevlando.

Nu, mi nun estas laca. Bonan nokton!

No comments:

Post a Comment